BONVENON!

B E M - V I N D O S !



B O N V E N O N !







Este é, atualmente, o principal instrumento de divulgação de Esperanto de Onklo Bidao (Alcebíades Geraldo Lopes)



Ĉi tiu estas, nuntempe, la precipa diskonigilo de Esperanto de Onklo Bidao (Alsebia dez Ĵeraldo Lopez)





terça-feira, 18 de outubro de 2011

Versoj de Onklo Bidao: BRAZ COSENZA.

Elkorajn salutojn!

Hodiaŭ, la 18-a de oktobro 2011-a, mardo, mi finis la revizion de la jena akrostiko. Ĝi estis de mi verkita omaĝe al BRAZ COSENZA kaj mi ĝin publikigis pere de la unua numero de AMEN!:

Kara amiko...
B razilo estis de Di' elektita:
R icevilo por Liaj misiuloj.
A nimo dolĉa, estis ci sendita:
Z orgu unuiĝon de laboruloj!

C elebras ci nun la venkon ĝojege,
O maĝojn ricevante de kunuloj;
S aŭdadas cin la amikoj treege;
E speranton riĉigas misiuloj;
N i ĉiuj amas nian entreprenon;
Z amenhof aplaŭdas cian ekzemplon...
A l ci ĉiuj dankas la partoprenon!

Jen kiel mi ĝi tradukis portugallingven:

Caro amigo...
B rasil foi por Deus eleito:
R eceptáculo para Seus missionários.
A lma doce, foi você enviado:
Z ele pela união dos trabalhadores!

C elebra você agora a vitória alegremente,
O s companheiros ofertam-lhe homenagens;
S audades de você muito sentem os amigos;
E speranto é enriquecido pelos missionários;
N ós todos amamos o nosso empreendimento;
Z amenhof aplaude o seu exemplo...
A você todos agradecem a participação!

Ĉi tiu kaj aliaj miaj mesaĝoj estas en la retejoj:
http://esperanto.com/
http://pt.lernu.net/index.php
http://onklobidao.blogspot.com/

Fratece, Alcebíades (Onklo Bidao).

Nenhum comentário:

Postar um comentário