BONVENON!

B E M - V I N D O S !



B O N V E N O N !







Este é, atualmente, não mais o principal, mas apenas um dos instrumentos de divulgação de Esperanto de Onklo Bidao (Alcebíades Geraldo Lopes)



Ĉi tiu estas, nuntempe, ne plu la precipa, sed nur unu el la diskonigiloj de Esperanto de Onklo Bidao (Alsebia_do Ĵeraldo Lopez)





sexta-feira, 11 de novembro de 2011

BID-ESSÊNCIA DO COOPERATIVISMO 1 - ESENCO DE KOOPERATIVISMO 1-2011-1111

Elkorajn salutojn! Hodiaŭ, la 11-a de novembro 2011-a, vendredo, mi finis la revizion de la jena teksto, kies enhavo estis publikigita, en novembro 2001-a, pere de la 7-a numero de AMEN!. Temas pri teksto, kiun mi verkis celante, precipe, la diskonigon de AMIKARO KOOPERATIVO-ESPERANTISTA. Mi planas publikigi morgaŭ la portugallingvan version de tiu teksto: LA ESENCO DE KOOPERATIVISMO La celo de ĉi tiu artikolo, prezentota precipe al la Esperanto-Komunumo, estas elstarigi la esencon de Kooperativismo kaj ankaŭ la rilaton de tiu esenco kun tiu de Esperantismo. Kio estas Kooperativismo ? Por bone kompreni kion estas Kooperativismo kaj, sekve, por atingi la plej bonajn rezultojn el la aplikado de ĝiaj principoj, ne sufiĉas havi supraĵan ideon pri tio, kio ĝi estas. Estas necese havi pri ĝi sufiĉe klaran difinon. Sed sufiĉe klara difino pri Kooperativismo, kiel en la kazo de iu ajn alia difino, dependas je la nocio, kiun oni havas pri la ideoj interrespondaj al ĝi. Inter tiuj ideoj, kiuj interrespondas al Kooperativismo, kelkaj ekzistis antaŭ ol ĝia ekapero kiel sociekonomia reĝimo kaj aliaj rezultis el la aplikado kaj el la disvastigado de tiu reĝimo tra la mondo. Oni ekzamenu do kelkajn el tiuj ideoj interrespondaj al Kooperativismo: Kooperi kaj kunlabori Kooperi, laŭ brazilaj portugallingvanoj, estas unuiĝi al aliaj homoj por kune alfronti malfavorajn situaciojn. En Esperanto, oni bonvole zorgu pri la distingo montrata de bonaj vortaroj: kooperi (portugallingve cooperar) ne signifas simple kunlabori (portugallingve colaborar); kooperi estas kunlabori pere de kooperativo. Kooperativo Kooperativo estas la organizo de personoj — nomataj, en Brazilo, cooperados (“kooperatigitoj”), kaj en la ceteraj portugallingvaj landoj, cooperantes (“kooperantoj”) — kiuj reciproke sin devigas kontribui per valoraĵoj aŭ servoj al entrepreno, destinita al la disvolvo de ekonomia fako por komuna bezonkontentigo, senprofitcele, kaj kiu estas la ilo de agado de Kooperativismo. Kooperanto kaj Kooperativano Kooperanto estas la homo, kiu aniĝis al kooperativo kaj partoprenas ĝin aktive, tio estas, klopodante por la plenumo de siaj rajtoj kaj devoj. Do oni povas diri, ke ne ĉiu kooperativano meritas la nomon kooperanto. Portugallingvana internacia kooperativisma kongreso proponis la anstataŭigon de “cooperado” per “cooperante”. Kooperativisma Movado Kooperativisma Movado estas la tutaĵo de rezultoj de la klopodoj por apliko kaj disvastigado de Kooperativismo tra la mondo. Simboloj de Kooperativismo La flago En 1932-a, la Internacia Kooperativa Alianco aprobis, kiel ununura internacia simbolo de Kooperativismo, la sep-horizontalstrian flagon, kun la koloroj de la ĉielarko. La flago de Kooperativismo, tiel, kiel la ĉielarko, simbolas la pacon, la esperon kaj la harmonion, kunlige kun la trankvileco, kiu venas post la tempesto. Estas per tiu flago, ke Kooperativismo simbole esprimas sian mesaĝon pri paco kaj unuiĝo, en la strebado al pli bona mondo, kie harmoniiĝos la individuaj kaj la kolektivaj interesoj, ene de ekvilibrita sistemo, en kiu la individua libereco, tiam respondeca, permesos la floradon de la socia justeco. La pinarbo Kvankam ne konsekrita de la Internacia Kooperativa Alianco, la simbolo pli ofte uzata de la Brazila Kooperativisma Movado havas, kiel centra temo, la pinarbon. La antikvuloj adoptis la pinarbon kiel simbolo de senmorteco, de persisto kaj de fekundeco — idearo, kiu subtenas Kooperativismon. La neceso je unuiĝinta agado, je reciproka helpo, estas simbolita per la uzo de la bildo de du pinarboj, anstataŭ unu, kaj la cirklo, kien enmetitaj la bildoj de la pinarboj, simbolas la eterneco de tiu agado, pro tio, ke la cirklo ne havas komencon, nek finon. Aliflanke la cirklo reprezentas la mondon, la tuton, kiu ampleksas ĉion. Principoj de Kooperativismo Por la celoj de ĉi tiu artikolo, sufiĉas listigi la principojn, kiuj gvidas Kooperativismon: Libera kaj volonta aniĝo; Demokratia administrado; Ekonomia partopreno; Sendependeco kaj aŭtonomeco; Edukado, formado kaj informado; Interkooperado; kaj Ĝeneralaj Asembleoj. Historio de Kooperativismo Kadre de ĉi tiu artikolo, sufiĉas omaĝe memori pri la “Pioniroj de Rochdale”, kiuj fondis, en la jaro 1844-a, la unuan bone sukcesintan kooperativon, kaj pri la “Pioniroj de KKE”, respondecaj pri la fondo, en la jaro 1951-a, de nia KULTURA KOOPERATIVO DE ESPERANTISTOJ L-ITA. La idealo de Universala Fratecemo La idealo de Universala Fratecemo havas kiel origino la ideo — la fakto — esti unika la Kreanto de ĉio en la Universo, kiu ajn estas Sia Nomo, laŭ la diversaj kulturoj ekzistantaj en nia planedo. La plena realigo de tiu idealo estas celata de Kooperativismo, pere de praktikaj reguloj. Tial Kooperativismo jam ricevis la titolon Ekonomio de la Fratecemo. Jen do respondo al Kio estas Kooperativismo ? : Kooperativismo estas internacia movado, kiu celas starigi justan socion, liberan kaj fratecan, pere de sociekonomia organizado de la komunumo, sur demokratiaj bazoj, por kontentigi la realajn bezonojn de ĉiu el la membroj de la aludita socio. La Esenco de Esperantismo Por identigi la esencon de Esperantismo, sufiĉas paroli pri ĝia “ïnterna ideo”. Kio estas “interna ideo” de Esperanto ? Tiel, kiel Kooperativismo, Esperantismo enhavas, en sia esenco, idealon, kiu kondukis al la kreo de Esperanto kaj kiu subtenas ĝian disvastigadon tra ĉiuj regionoj de nia planedo: la idealo de Universala Fratecemo. Tiu estas la interna ideo de Esperanto. Ĝi estas, kiam aplikata en la kampo de la rilatoj inter geesperantistoj de malsamaj religioj, la bazo de Homaranismo, kiu ankaŭ estis iniciatita de Zamenhof. Konkludo: Finfine, oni povas konkludi, ke Kooperativismo kaj Esperantismo havas la saman esencon: la idealo de Universala Fratecemo, kio sugestas, ke gekooperativistoj kaj geesperantistoj unuigu siajn fortojn en la konstruado de pli bona mondo! Alcebíades Ĉi tiu kaj aliaj miaj mesaĝoj estas en la retejoj: http://esperanto.com/ http://pt.lernu.net/index.php http://onklobidao.blogspot.com/ Fratece, Alcebíades (Onklo Bidao).

Nenhum comentário:

Postar um comentário