BONVENON!

B E M - V I N D O S !



B O N V E N O N !







Este é, atualmente, não mais o principal, mas apenas um dos instrumentos de divulgação de Esperanto de Onklo Bidao (Alcebíades Geraldo Lopes)



Ĉi tiu estas, nuntempe, ne plu la precipa, sed nur unu el la diskonigiloj de Esperanto de Onklo Bidao (Alsebia_do Ĵeraldo Lopez)





quinta-feira, 3 de novembro de 2011

BID-CARTAS DE AQUEPIA 5 - LETEROJ EL AKEIO 5-2011-1103

Elkorajn salutojn! Hodiaŭ, la 3-a de novembro 2011-a, ĵaŭdo, mi finis la revizion de la jena teksto. Temas pri la traduko de la hieraŭ publikigita portugallingva versio de unu el la leteroj, kiujn mi verkis celante, precipe, la diskonigon de ASOCIO KOOPERATIVO-ESPERANTISTA: Saŭngonsalo, la 6-an de januaro 2001-a. Salutojn, kara frateca Animo! "Por la Paco, pere de Esperanto!" (Pela Paz, através do Esperanto!). Bonvolu permesi al mi informi al ci, aŭ cin memorigi, ke ni estas samideanaj, ĉar mi kaj ci kunlaboras en la konstruado de pli bona mondo, kvankam mi agas en laborkampo preskaŭ tutcerte malsama, kie unuiĝas la Esperantismo, la Kooperativismo kaj la Bonfara Socia Agado. Konvenas, ankaŭ, klarigi por ci, al memorigi cin, ke ankoraŭ ne troviĝas en vortaroj la vortoj “aqueupia” kaj ĝia korespondanto en Esperanto, “akeio”. En la plenumo de miaj taskoj ĉe AKE (AKE estas la internacia mallongigo, en Esperanto, de Asocio Kooperativo-Esperantista), estis necese krei tiujn vortojn kiel antonimoj de “utopia” kaj “utopio”, respektive. Tiel, “akeio” signifas, unuasence, “realigebla idealo”. La vorto “akeio” enhavas ne nur la mallongigon AKE, de la Asocio, sed ankaŭ omaĝon al la “akeoj”, de la Antikva Grekio, kies karakteriza idealo ─ la Demokratio ─ sin montris kiel vera “realigebla idealo”, postvivante kaj perfektiĝante, dum dekoj da jarcentoj, ĝis hodiaŭ. Ni pasu al la afero, kiu motivigis ĉi tiun leteron: Estas granda la ebleco ci neniam esti informita pri la jena rezonado, bazita sur la aserto ke ni estis kreitaj laŭ la “bildo (imagaĵo) kaj simileco de la Kreinto”: Tiu aserto iĝis por mi, post pli ol tridek jaroj de studoj kaj de meditado, en pluraj kampoj de la Sciaro, precipe de Spiritualismo, absoluta vero, de kristaleca klareco. Pluraj miliardoj da niaj gefratoj havas nenian dubon pri tiu aserto, devenanta el revelacio, simple ĉar ili ne ĝin komprenis, limigitaj de la koncepto pri “antropomorfa Dio”, kies “homa” kondiĉo pasas tra la kampo de la homa formo kaj atingas tiu de la homa konduto, pro tio ke, laŭ la Biblio, Li emas “esti kaptita de kolero” kaj “esti maltolerema”, kaj eĉ “malhoma”, kiam ĵetas Siajn gefiletojn en la “eternan fajron”, se ili ne sukcesas lerni la malfacilegajn lecionojn da Lernejo de l’ Vivo. BILDO (IMAGAĴO) Mi konsentas kun tiuj, kiuj perceptis, ke la vorto “imagem” havas du precipajn signifojn: 1-a) reproduktaĵo de la formo, aŭ de la aspekto, de io jam ekzistanta, kiel, ekzemple, per spegulo, per bildo, per statuo, per foto, per televidilo, per hologramo, per poemo ktp; kaj 2-a) produkto de la imagpovo (ja la “produkto”, ne “ĝia reproduktaĵo”; la imagaĵo, ĉikaze, estas io ekzistanta, ĉu konkreta ĉu abstrakta!). Laŭ la esoteristoj, tio, kion ni pensas, aŭ imagas, produktas, en la komenco, ene de la etera kampo, nur subtilan formo-elpensaĵon. Tiu, la formo-elpensaĵo, estas la produkto de la penso, de la imago: imagaĵo! Tio, kion mi jam priklarigis, estas sufiĉe por ke ni povu aserti: la homa estulo estas, fakte, imagaĵo; produkto de la Imagpovo, de la Penso, de Dio; “hologramo” materiigita kaj dotita de inteligenta vivo, generita de la Kreinto. Ĉio ŝajnas indiki, ke tiu estis, estas kaj estos la meĥanismo de la Kreado de la tuta Universo! SIMILECO “Vi estas dioj!”. Tiu aserto de Jesuo nur povas esti konsiderata (relative!) vera, se akceptita la hipotezo laŭ kiu ni povas, pere de la imagpovo, de la penso, krei imagaĵojn. “Relative vera”, ĉar ni nur povus krei tiuj “similajn” imagaĵojn el substanco por tio metita de Dio je nia dispono, kaj ke estas identigita de la Spiritisma Doktrino per la nomo universala fluidaĵo. Nu, estas noticoj laŭ kiuj tiaj imagaĵoj, formo-pensaĵoj, jam estis eĉ fotitaj. Tiurilate, estas oportune memorigi, ekzemple, ke ĉiu ellaboraĵo en la Tero, estis formita, unue, en la imago de ĝia kreinto, artisto, aŭ arkitekto, aŭ inĝeniero, aŭ pentristo, aŭ verkisto ktp. Tamen ni ne kapablas krei el la Nenio! Jes! Kaj pro tio ni estas, nur, kunkreintoj; ne “egalaj”, sed “similaj” al la Kreinto! KUNORDIGADO Sed la precipa temo de ĉi tiu letero ne estas Filozofio aŭ Religio, estas kunordigado! Unu el la leĝoj de la Fiziko asertas, ke “la Universo direktiĝas en la ĥaoson”. Estas facile akcepti la verecon de tiu leĝo, se oni konsideros la senĉesan agadon, en la Universo, de ĉiuj kunkreintoj. Kiom da estas la kunkreintoj, aŭ alivorte, kiom da estas ni? Neimageble! Tamen, spite tiu tuta mensa agado, la postvivo de la Universo estis ebla kaj estas garantiata, ĉar la Kreinto amas Sian Kreitaĵon kaj starigis, pro tio, ia Universalan Kunordigadon. Oni povas dedukti la ekziston de senlima nombro da regionaj kaj fakaj kunordigejoj. La sidejo de tiu Kunordigado, kompreneble, ne estas en la fizika medio ene de kiu ni moviĝas. Por ni, nun, sufiĉas diri, ke ĝi estas “etera”. ETERA KONSILANTARO PRI KUNORDIGADO DE LA ESPERANTISMA MOVADO Jes, mi estas konvinkita, ke ĝi ekzistas! Sed kiel ni povas ĝin aliri, por eviti ripetitajn agojn, kiuj kontribuas pli por la ĥaoso ol por la harmonio? Ŝajnas al mi, ke sufiĉas por ni agi konsciaj pri ĝia ekzisto, starigante kontaktojn kun niaj gesamideanoj, je niveloj fizika kaj metafizika, cele al la pridiskutado kaj al la agado en la kampo de la kunordigado de nia Sankta Afero. Se ankoraŭ ne ekzistis ─ tio estas malmulte probabla! ─ regiona kaj faka eteraj kunordigadoj en la kampo de nia agado ene de la Esperantisma Movado, ĝi jam ekzistas, konturiĝis, prenis formon, laŭmezure ke mi verkadis ĉi tiun leteron. Ĉar mi ne kapablas disvolvi ideon tiel freneza, aŭ tiel genia, ke estu malakceptita de ĉiuj, estas garantiata, dum kelke da tempo, la postvivo de tiu “etera kunordiga konsilantaro” de la Esperantisma Movado! Restas al ni diskonigi tiun ideon kaj klopodi materiigi ĝiajn fruktojn en nian fizikan kampon. Urĝe, bedaŭrinde! KIAL EN LA ETERO? Ĉar tie komencas la tuta materia universo! Ĉar, komencante, konscie, tie, kie pli facile estas kondensigita la energion, la volo de ĉiu el ni produktos pli grandajn kaj pli bonajn rezultojn. Ĉar tie niaj energioj ne estos disaranĝitaj de la zorgoj kun la subteno de la “Konsilantaro”: propra sidejo, instalaĵoj, maŝinoj kaj ekipaĵoj, biblioteko, socia anaro, licenco, kunregado, akvo, elektro, telefono ktp. ktp. Ĉar tie ekzistas meĥanismoj de la Naturo, kiuj malebligas la aliron de homoj tute ne kvalifikitaj al la partopreno en la “Konsilantaron”. Mi esperas ne esti barita! MEMBROJ DE LA KONSILANTARO Mi min direktis al ci, hipoteze atribuante al ci la kondiĉon membro de la “Konsilantaro”, sed nur ci povas ĝin konfirmi, per cia efektiva partopreno: CIA UNUA OPINIDEKLARO! Mi atendas cian unuan opinideklaron pri la demando pri kunordigado, rilate al iuj ajn organizoj aŭ esperantismaj grupoj, aŭ pri la enhavo de ĉi tiu letero. Pacon, sanon kaj prosperon! Fratece, Ĉi tiu kaj aliaj miaj mesaĝoj estas en la retejoj: http://esperanto.com/ http://pt.lernu.net/index.php http://onklobidao.blogspot.com/ Fratece, Alcebíades (Onklo Bidao).

Nenhum comentário:

Postar um comentário