BONVENON!

B E M - V I N D O S !



B O N V E N O N !







Este é, atualmente, não mais o principal, mas apenas um dos instrumentos de divulgação de Esperanto de Onklo Bidao (Alcebíades Geraldo Lopes)



Ĉi tiu estas, nuntempe, ne plu la precipa, sed nur unu el la diskonigiloj de Esperanto de Onklo Bidao (Alsebia_do Ĵeraldo Lopez)





sábado, 26 de novembro de 2011

BID-EDIFÍCIO “ANDORINHAS” - EDIFICO "ANDORINHAS"-2011-1126

Elkorajn salutojn! Hodiaŭ, la 26-a de novembro 2011-a, sabato, mi finis la revizion de la jenaj versoj, kies portugallingvaj originaloj estis publikigitaj pere de la n-ro 13-a (majo-oktobro 1986-a) de la revueto “MADEIRA ESPÍRITA” (SPIRITISMA MADEJRO), bulteno de la Centro pri Spiritismo kaj Parapsikologio de Madejro. Temas pri spiritisma vidpunkto pri incendio okazinta en la Edifico ‘Andorinhas’ (prononco: ‘Andorinjaz’; signifo: ‘hirundoj’), Hiodeĵanejro, Brazilo, la 17-an de februaro 1986-a: EDIFÍCIO “ANDORINHAS” Como abutres enfurecidos, num passado mui remoto, os guerreiros enceguecidos pareciam um terremoto. Traziam, em álacre bando, a morte com dores acérrimas, ferindo a ferro ou queimando corpos e esperanças pulquérrimas. A Justiça Divina, perfeita, aguarda, misericordiosa, o momento em que a alma, refeita, peça a quitação grandiosa. E fez seu trabalho o tempo, burilando a alma o Eterno. Age a reencarnação, lento, tornando o bruto bom e terno. Assim, os abutres de outrora marcam encontro decisivo, para alcançar sem demora a paz, equilíbrio preciso. “Andorinhas”, ponto de encontro, sugere-lhes, com suavidade, a mística do reencontro, na ascensão em liberdade. De novo o álacre bando, mas quais andorinhas agora, diferente glória portando, aguarda nova, bela aurora! Jen la versio en Esperanto: EDIFICO “ANDORINHAS” Kiel furiozaj vulturoj, en tre praa pasinteco, tiuj homoj blindigitaj de militemo ŝajnis tertremo. Ili alportis, en bruema bando la morton kun doloroj akregaj, vundante per fero aŭ bruligante korpojn kaj esperojn belegajn. La Dia Justico, perfekta, atendas, mizerikorda, la momenton en kiu la animo, reviviglita, petos la kviton grandiozan. Kaj plenumis sian taskon la tempo, polurante la animon l’ Eternulo. Agas la reenkarniĝon, lante, igante la brutulon bona kaj tenera. Tiel, la vulturoj de l’ pasinteco difinas decidigan renkontiĝon por atingi senprokraste la pacon, l’ ekvilibron bezonatan. “Andorinhas”, renkontiĝa punkto, sugestas al ili, milde, la mistikon de la renkontiĝo, je la supreniro en libero. Denove la bruema bando, sed kvazaŭ hirundoj nun, malsaman gloron portante, atendas novan, belan aŭroron! Ĉi tiu kaj aliaj miaj mesaĝoj estas en la retejoj: http://esperanto.com/ http://pt.lernu.net/index.php http://onklobidao.blogspot.com/ Fratece, Alcebíades (Onklo Bidao).

Nenhum comentário:

Postar um comentário